Dum la labortagoj, aŭtobuso min veturigas el mia hejmo ĝis mia laborejo kaj reen. Tiu aŭtobuso, kiun mi ĉiutage prenas, trairas la urbon frue matene sub la matenruĝa ĉielo. Ĝi alvenas bushaltejen ĉirkaŭ la sepa horo kaj kiam mi supreniras ĝin, mis distingas la vizaĝojn de la ĉiamaj kunvojaĝantoj. Ekzemple, la knabo, kiu aŭdas muzikon per grandegaj aŭdiloj aŭ la bela virino kun ruĝkolora hararo kaj tre helhaŭto; ŝi legas la saman libron ĉiufoje. Ankaŭ estas la maljuna viro kun sia nepino vestita de instrua uniformo kaj la maljunulino, kiu verŝajne aspektas tiel malvarma senzorge de la sezono, rigardante la propran spegulbildon en la vitrofenestro.
La vojaĝo kutime ne dŭaras multe. La urbo dum tiuj fruaj horoj estas malplena je homoj kaj aliaj veturiloj. Oni povus diri, ke la urbo ne estas tute vekiĝanta; siaj stratoj ankoraŭ dormetas kaj ili ŝajnas kvazaŭ siaj okuloj estus fermitaj. La suno apenaŭ disĵetas sian brileton sur la urbo fuĝigante la mincajn noktombrojn. Do, la tuta panoramo estas mirinda kaj kvieta. Kaj neniam eksterordinaraĵo okazas. Sed unufoje, kiam mi rimarkis la ĉeeston de la ĉapelita viro en la aŭtobuso, tiam strangaĵo ja okazis.