Dum la labortagoj, aŭtobuso min veturigas el mia hejmo ĝis mia laborejo kaj reen. Tiu aŭtobuso, kiun mi ĉiutage prenas, trairas la urbon frue matene sub la matenruĝa ĉielo. Ĝi alvenas bushaltejen ĉirkaŭ la sepa horo kaj kiam mi supreniras ĝin, mis distingas la vizaĝojn de la ĉiamaj kunvojaĝantoj. Ekzemple, la knabo, kiu aŭdas muzikon per grandegaj aŭdiloj aŭ la bela virino kun ruĝkolora hararo kaj tre helhaŭto; ŝi legas la saman libron ĉiufoje. Ankaŭ estas la maljuna viro kun sia nepino vestita de instrua uniformo kaj la maljunulino, kiu verŝajne aspektas tiel malvarma senzorge de la sezono, rigardante la propran spegulbildon en la vitrofenestro.
La vojaĝo kutime ne dŭaras multe. La urbo dum tiuj fruaj horoj estas malplena je homoj kaj aliaj veturiloj. Oni povus diri, ke la urbo ne estas tute vekiĝanta; siaj stratoj ankoraŭ dormetas kaj ili ŝajnas kvazaŭ siaj okuloj estus fermitaj. La suno apenaŭ disĵetas sian brileton sur la urbo fuĝigante la mincajn noktombrojn. Do, la tuta panoramo estas mirinda kaj kvieta. Kaj neniam eksterordinaraĵo okazas. Sed unufoje, kiam mi rimarkis la ĉeeston de la ĉapelita viro en la aŭtobuso, tiam strangaĵo ja okazis.
Notinda afero estas, ke mi ne vidis iam ajn tiun ĉapelitan viron en la aŭtobuso. Surprizis min lia neatendita ĉeesto inter la oftaj pasaĝeroj. Kiu li estas? Kial lin mi ne vidis en la lastaj fojoj? Kuriozan ĉapelon sur sia kapo li portis, formala vestita li estis kaj senbarban vizaĝon li havis. Sekve, elstarigita inter ĉiuj li restis.
Rapide rigardante lin, mi alpaŝis meze de la tenitaj seĝoj. Lia vidado ankaŭ estis direktita al mi kaj eknotis mi iun rekonado-brilon en liaj okuloj. Ĉu li konas min? Ĉu li vidis min iam antaŭ? Tiajn demandojn mia menso, ne okupante longan tempon, ekzistigis. Tiam mi rimarkis, ke la sola seĝo estas tiu, kiu apudestas al la mistera ĉapelita viro.
—Bonan matenon —lin mi salutis sidiĝante apude. Min li vidis kaj nenion respondis. Dum iama tempo, ni kune sidis silente. La urba pejzaĝo forpasis antaŭ ni kaj mi estis alproksimiĝanta mia celita loko. Tiam, li senaverte turniĝis kaj mallaŭte diris al mi.
La timo estadas
tiu dua sang’
kiu en nia vejnar’
de longe kuradas.
Ĝi pluos…