Foiro de la Migradoj

Hieraŭan dimanĉon, mi vizitis la eventon nomatan “Foiro de la Migradoj” en la ĉefurbo de Urugvajo, Montevideo. La pritraktita temo de la foiro estis la multaj migradoj okazintaj en ĉi tiu lando en la pasintaj jaroj kaj tiuj okazantaj ankaŭ dum la nuna tempo. Tie en la foirejo estis starantaj vendejetoj, kiuj vendis al la partoprenantoj manĝaĵojn kaj trinkaĵojn proprajn el kelkaj landoj kiel Rusio, Germanujo, Italio, Venezuelo, Brazilio, Grekio, Turkio, ktp. Ankaŭ okazis tradiciodancoj el ties tiuj landoj kaj estis ludata muzikon per muzikiloj venintaj de la plej diversaj mondregionoj.

Evidente tie, oni aŭdis fremdajn lingvojn parolatajn de homoj devenintaj el la mondolandoj. Ĉiuj strangaj vortoj elparorlitaj elvokis malproksimajn pejzaĝojn al mi. Malgraŭ tio, dum tiaj okazaĵoj, mi ŝatus la uzadon de la Esperanto, pro ĝia taŭgeco, kiel lingvilo por la komunikado inter homoj de malsimilaj devenoj. Ĉiam sen nenia damaĝo al la nacilingvoj, klare.

Ĉiuokaze, la foiro estis bonega evento, kiu malfermas la homan menson al la diferencecoj de la homaro.

Jen kelkaj fotoj. Ĝuu ĝin.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s