Apo kontraŭ la “ĉiontujismo”

En la jena blogaĵo, mi skribos pri temo jam pli lerte konsiderita de Emanuelo Arbaro en lia blogo. La menciata tekstaĵo restas legebla ĉi tie. Bonvolu, legi ĝin kiam ajn.

En nia estanteco, la tuja komunikado inter aliuloj el la plejparto de la mondo eblas tiel facile kaj malmultekoste, ke ni ne eknotas la faciligojn havatajn de ni por interŝanĝi internacie ĉiajn informojn. Antaŭ nelonge, ekzemple, kiam oni estis celanta sendi leteron al homo, kiu estas ĉu proksima, ĉu malproksima, tiam oni nepre devis venki plurajn malhelpaĵojn por la plenumo de la korespondado. Sen menciante la koston de la poŝtservo, kiu ebligis la sendadon de leteroj tra la mondo, la distanco kaj la vetero aparte estis du malfaciligoj, kiujn ne regas la homa volo.

Dum la hodiaŭaj tagoj, kiel mi diris komence de ĉi tiu tekstaĵo, ja la sceno estas tute alia. Nia nuna interŝanĝo de informo okazas tiel tuje, ke la antaŭajn farmanierojn ni miskonas. Ni havas ĉion tuj, senatende kaj senprokraste. Ĉu bone, ĉu malbone, ni kutimiĝas al tia vivmaniero pli rapide ĉiufoje kaj ni estas lasanta trajtojn proprajn el malnovaj epokoj kaj akiranta iujn novajn – oni povas konstati ĉi tion rigardante la infanojn naskiĝintajn post la eltrovo de la Interreto. Do, pro tio, ofte okazas, ke oni plenkonscie kaj plenintence luktas iamaniere kontraŭ la sekvoj de la “ĉiontujismo” – tiel nomita de Enmanuelo Arbo. Ĉu per grandaj provoj, ĉu per etaj ĉiutagaj klopodoj, oni penas tage malproksimiĝi per pluraj iloj el la rapida vivmaniero. Unu el tiuj iloj certe povas esti SLOWLY.

slowly-share-thumbnail

Ĝi estas aplikaĵo, kiu permesas la sendadon de leteroj inter plumamikoj el la mondo. La aparta distingilo-servo de ĉi tiu apo estas la implicita atendo dum la korespondado ĉar la sendontaj leteroj malfruos laŭ la distanco kaj loko el kie la korespondantoj estos skribantaj. Plie, la apo permesas la kolektadon de poŝtmarkoj el landoj, specialaj okazaĵoj ktp, per iaj atingoj kvazaŭ ĝi estas reala poŝtservo. Ĉi ĉio ja kreas nostalgian etoson kie nostalgiuloj sentas sin mem tiel komforta.

Iufoje eblas malkovri ian taŭgan ilon por la lukto kontraŭ tiu “ĉiontujismo”. Ĉi-foje SLOWLY verŝjane staras kiel unu el la plej konvenaj iloj destinitaj al tiu ĉiutaga lukto.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s