Saluton, kara leganto.
Mi nomiĝas Gruno kaj mi loĝas en Urugvajo, en Sudameriko. Mi estas aŭtodidakta lernanto de Esperanto kaj, celante plibonigi miajn sciojn pri la lingvo, mi skribos ĉi tiun blogon tute Esperante.
La pritraktotaj temoj eble estos variaj kaj pri nenio specifa. Do, vi ofte legos ĉiutagajn seninteresajn aferojn pri mi, nekonata aliulo en la Interreto. Ankaŭ vi legos multajn erarojn, do, vi rajtas korekti min tiuokaze per retpoŝtmesaĝo. Tiel, vi faciligos al mi la lernadon de ĉi tiu lingvo.
Mi havas tviterkonton nomatan @vikcxjo kaj mi estas tiel same trovebla en la tujmesaĝilo Telegramo per la sama uzantnomo, ankaŭ en la adresaro “La Esperantista Mondmapo“.
Nu, mi pensas ke, la enkonduko ja finiĝis.
Bonan legadon!
Amike,
Gruno.