Apo kontraŭ la “ĉiontujismo”

En la jena blogaĵo, mi skribos pri temo jam pli lerte konsiderita de Emanuelo Arbaro en lia blogo. La menciata tekstaĵo restas legebla ĉi tie. Bonvolu, legi ĝin kiam ajn.

En nia estanteco, la tuja komunikado inter aliuloj el la plejparto de la mondo eblas tiel facile kaj malmultekoste, ke ni ne eknotas la faciligojn havatajn de ni por interŝanĝi internacie ĉiajn informojn. Antaŭ nelonge, ekzemple, kiam oni estis celanta sendi leteron al homo, kiu estas ĉu proksima, ĉu malproksima, tiam oni nepre devis venki plurajn malhelpaĵojn por la plenumo de la korespondado. Sen menciante la koston de la poŝtservo, kiu ebligis la sendadon de leteroj tra la mondo, la distanco kaj la vetero aparte estis du malfaciligoj, kiujn ne regas la homa volo.

Legi plu →